rdmiller3 ([info]rdmiller3) wrote,
@ 2007-01-15 10:54:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Kiel vi opinias?
Antaŭ multaj semajnoj, mi aŭdis kristana pastro predikanta kaj li uzis ĉi tiun historion...
Du malsanuloj kuŝis en hospitalo.  Iliaj litoj estis ĉe kontraŭaj flankoj de la ĉambro tiel, ke unu viro povis vidi tra la fenestro sed la alia ne.  Ili restis tie longotempe.  Ĉiutage, la viro apud la fenestro priskribis kion li vidis ekstere por feliĉigi la aliulon.  Verdan parkon, arbojn, junajn gepromenantojn, eĉ mult-koloran paradon li priskribis detale.

La viro for de la fenestro ŝatis tiojn priskribojn sed li deziris vidi tra la fenestro por vi mem.  "Kial li rajtas vidi ĉion sed mi nenion?"  Ĵaluzo kreskis kaj li komencis malami la homo ĉe la fenestro.

Post iom da tempo, tiu ĉe le fenestro iĝis pli malsana.  Li tusadis kaj spiris labore.  Iu nokto, silenco interrompis la tusadon kaj la aliulo sciis ke la viro ĉe la fenestro ekĉesis spirante.  Li ne vokis la flegistinon.  Li nur aŭskultis ĝis li aŭdis tremon, kaj tiam silenton.

Li atendis dum kelkaj tagoj por ne ŝajni tro malĝentila, tiam li petis ke oni movu lian liton al la fenestro.  Kiam li rigardis, tiam li vidis ke ekster la fenestro, nur du metroj for, estis sentrajta brika muro.  Nenio alia.
Ĉiu konsentus ke la ĵaluza viro agis malbone, sed kio pri la fabelanto?  Ĉu li rajtus rakonti tiajn fabelojn?  Kiel la historio finiĝus se ili ambaŭ saniĝis?  Ĉu la ĵaluza viro tiam dankus la mensoganton?

Ĉu la mensoganto ĉe la fenestro vere plibonigis la vivon de lia samĉambrano?

Kiel vi opinias?



(Post a new comment)


[info]noktema
2007-01-17 08:45 am UTC (link)
uaŭ... bonega rakonto. :]

mi vere ne scias kion mi pensas. :/ sed mi pensas ke la ĵaluza viro certe ne dankus la mensoganton. li estas tro malbona por tio.

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…