| rdmiller3 ( @ 2007-05-01 09:16:00 |
Datreveno de la Unua Kiso
Hodiaŭ estas la 21-jara datreveno de la unua kiso inter mi kaj mia edzino. Jen la historieto.
Ĉi-matene, kiam mi vestiĝis por iri al laboro, mi rimarkis ke mia edzino spektis min. Do mi milde salutis ŝin kaj kisetis ŝian kovrilokaŝitan vizaĝon.
"Bonan matenon. Ĉu vi scias kiun tago ĉi tiu estas?" mi demandis.
"Malbona tago" ŝi respondis.
"Ne, la vetero pliboniĝos baldaŭ. La suno brilos kaj la vento varmiĝos," diris mi, "kaj hodiaŭ estas datreveno. Antaŭ dudek unu jaroj estis nia unua kiso."
"Mi scias," ŝi respondis. "Tiu estis la plej malbona tago de mia tuta vivo."
Hodiaŭ estas la 21-jara datreveno de la unua kiso inter mi kaj mia edzino. Jen la historieto.
Tiam, mi konis Bonnie antaŭ du semajnoj kaj ŝi imponis min per ŝia menso kaj ŝia beleco. Do mi invitis ŝin por promeni ĉe parko kaj spekti komedian filmon.
Dum la promenado, ni lasis la padon kaj mi oferis mian manon por helpi ŝin dum ni grimpis deklivon... kaj poste ni daŭre tenis unu la alian manon. Mi memoras nenion el nia konversacio tiama sed mi ja memoras kiel soris mia koro.
Dum la filmo, sub kovro de mallumo, ŝi karesis mian manon sugeste. Mi estis tiom naiva, ke mi ne eĉ komprenis ŝian karesadon de mia dikfingro sed mi ekscitiĝis senkomprene.
Post la filmo, ni promenis al ŝia aŭto kaj ĵus kiam ni adiaŭus, ŝi subite kisetis min... kaj kisis min denove... kaj denove!
Jen la signo, kion mi atendis! Mi kredis ke Dio respondis al miaj preĝoj, kaj ke Li sendis al mi iun, kiun mi povas ami. Eble tiel, sed dioj ofte ŝercas kruele. Mi forgesis peti ankaŭ ke ŝi amu min.