rdmiller3 ([info]rdmiller3) wrote,
@ 2008-02-17 19:28:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Mi Loĝas Sole.
Nu, mi nun loĝas sole... kaj feliĉe.


Foje mi sentas kulpinda, ĉar mi malmulte sopiras mian familion. Sed ŝajnas ke ili fartas bone sen mi, speciale mia filino. :( Ŝi estas tro religiema. Mi zorgas pri ŝia feliĉeco ĉar la reala mondo ne sekvas la regulojn de ŝia rigidega kredo. Miaj filoj estas pli flekseblaj.

Do nun mi havas apartamenton kun du dormoĉambroj. Mi ekipis ĉion; la centra ĉambro, la kuirejo kaj la du necesejoj. Mi aĉetis LITON kaj kovrilojn... do mi ne plu dormas surplanke. Mi eĉ aĉetis tekokomputilon kion mi uzas ambaŭe kiel komputilo kaj kiel televidilo. Miaj gepatroj trovis por mi senkostajn meblojn por la centra ĉambro: divano, tabloj kaj seĝoj. Se mi aĉetus alian liton por la dua dormoĉambro, eble mi abonus al la Pasporta Servo!

Mi membriĝis al atleta klubo por ekzerci po tri fojoj semajne. Mi manĝas sanigajn manĝaĵojn. Ĉiusabate mi vidas miajn gefilojn, aŭ ĉe ilia hejmo aŭ ĉe la mia. Kaj neniu vekas min meznokte kun akuzado.

La malgeedziĝa proceso daŭras minimume 120 tagoj, laŭ la leĝo. Jam pasis ses semajnoj, la duono. Espereble la malgeedziĝo finiĝos je aprilo.


Mi scias ke ĉi tio rezultos pli bone ol disputado ĝis la morto. Pli bone por mi, por mia edzino, kaj por niaj gefiloj.



(Post a new comment)


[info]nighstar
2008-02-18 12:29 pm UTC (link)
mi felicxas scii ke cxion sxajnas bone cxe vi kaj mi espiras ke cxio dauxre plibonigxos. :]

(Reply to this)


[info]n0mad0
2008-02-18 09:42 pm UTC (link)
Kutime trafante fojon similan al tiu, mi hezitas: kio pli taŭgas - gratuloj aŭ vortoj de kompato... Mi deziras al vi solvi nunajn problemojn kaj trovi novan feliĉon.

(Reply to this)


[info]ritabooks
2008-02-21 07:42 pm UTC (link)
Mi bondeziras al vi felicxan novan vivon kaj baldauxan renkontigxon kun Linuksema Esperantistino :-)

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…