| rdmiller3 ( @ 2008-04-13 16:17:00 |
Cent Tagoj
La vivo prezentos multe da decidoj. Kiel oni povas scii kiu vojo estas pli bona? Simple prokrastu, kaj sorto elektos. Tiam vi scios ke tiu opcio estas la plej malbona.
;-)
Mi prokrastis antaŭ pli ol kvin jaroj. Kiam mi revenis al Viskonsino, mi akceptis la unuan dung-oferton simple por stabiligi la hejman vivon por mia edzino. La salajro estis malalta kaj la laborejo estis iom kruda. Ekzemple, malgraŭ oni devus veturi kvin mejlojn ĝis la plej proksima restoracio, la kompanio ne eĉ havas manĝoĉambron. Ĉiu manĝas kie ajn si povas.
Nun, je cent tagoj post mia liberiĝo, ... nun mi konsideras aliajn laborojn.
Long-tempe mi sopiris reveni al laboro por ŝanĝi la mondon. Eble baldaŭ mi trovos ĝin!
Mi tre ekscitiĝas pri nova kontakto kun loka kompanio. Mi miris ke tia kompanio eĉ ekzistis en mia regiono. La kuniĝo de eventoj estas nekredebla! Unue, mi decidis iri al prelego por membroj de la IEEE (Instituto de Elektraj kaj Elektronaj Inĝenieroj) pri Venta Energio. Post tio, dungisto kontaktis min pri pozicio ĉe la sama kompanio de tiu, kiu prelegos. Ne nur pri ventenergio sed ankaŭ pri "superkonduktiloj"! Mi scias ke tiuj teknikoj iam anstataŭos la krudajn metodojn de motoroj kiuj bruligas benzinon.
Do mi ĉesis funebri pri mia malgeedziĝo kaj mi akceptis la inviton de la dungisto por intervjuiĝi. Mi esploras tiun kompanion kaj ventenergion, kaj mi esperas ke mi povos trovi laboron tie.
Sed eĉ se ne... mi almenaŭ havos bonan temon por prelego por la Esperanto-Societo de Chikago. ;)